Eunice Newton Foote | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de julio 1819 en Goshen, Konektikuto | |
Morto | 30-an de septembro 1888 (69-jaraĝa) en Lenox, Masaĉusetso | |
Tombo | Green-Wood Cemetery vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Emma Willard School • Politeknika Instituto Rensselaer vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Elisha Foote vd | |
Infanoj | Mary Foote Henderson • Augusta Foote Arnold vd | |
Profesio | ||
Okupo | sciencisto • fizikisto • klimatologo • inventisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd | |
Laborkampo | fiziko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Circumstances affecting the Heat of the Sun's Rays ❦ On a New Source of Electrical Excitation vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eunice Newton FOOTE (la 17-a de julio 1819 - la 30-a de septembro 1888) estis sciencisto, fizikisto, inventisto kaj aktivulo por virinaj rajtoj de Seneka Falls (Senekaj Akvofaloj), Nov-Jorkio.
Ŝi estis la unua sciencisto, kiu argumentis, ke ŝanĝi la relativan parton de karbona dioksido en la atmosfero ŝanĝos ĝian temperaturon. Tiel ŝi publike asertis en prelego, kiun ŝi faris en konferenco de la Usona Asocio por la Antaŭeniĝo de Scienco en 1856. Ĉar ne estis akcepteble tiutempe por virinoj prezenti artikolojn al la AAAS, profesoro Joseph Henry de la Smithsonian Institution disponigis la artikolon kiu identigis la studon kiel ŝia laboro. Kvankam ŝiaj eksperimentoj ne klare distingis inter la efiko de hazarda suna radiado kaj tiu de longaj transruĝaj ondoj, Foote identigis la bazan kaŭzon de tio, kion oni nun nomas la forceja efiko.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search